Listo de Gotou Humihiko

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Esperantaj vortoj, kiujn mi ne ŝatas uzi


NIHONGO (Niponlingva versio) Enhavo

Ĉu vere Esperanto estas facile lernebla lingvo ?? Vortaro de anstataŭe proponitaj vortoj Ekde 1999/2 komenciĝis diskutoj pri la temo en la dissendo-listo BJA-LISTO, kiu `celas unuavice antauenigi la studadon de ensociighintaj planlingvoj'.

Mi iom priparolis pri la rilata temo en la 17a Komuna Seminario en Ĉinio, 1998.


al Retpaĝo de GOTOU Humihiko

Ĉu vere Esperanto estas facile lernebla lingvo ??

. Esperanto estas eble multe pli facile-lernebla kaj racia lingvo ol ĉiuj naciaj lingvoj ja en frazregulo(gramatiko) sed ne en altnivelaj vortoj. Esperanto ja havas superan kapablon en vortderivado, sed ĝishodiaŭaj esperantistoj ne sufiĉe utiligis la kapablon.

. Kompare kun tia Esperanto, en Ĉinliteraj kunmetitaj vortoj, kiujn posedas ne nur la Ĉina(Ĉongua?) sed ankaŭ la Nipona(japana) plejparte da altnivelaj vortoj estas derivataj el nur facilaj bazaj vortoj. Ekzemple en la Nipona jenaj maldekstraj vortoj estas Ĉinlitere esprimataj kiel dekstraj:

biologio --> sei-bucu-gaku (viv-aĵ-studo)

paleontologio --> ko-sei-bucu-gaku (malnov-viv-aĵ-studo)

homonimo --> dou-on-i-gi-go (sam-son-malsam-senc-vorto)

sinonimo --> dou-gi-go (sam-senc-vorto)

. Do mezlernejanoj, kiuj scias nur facilajn bazajn vortojn kiel `viv', `aĵ', `stud', `malnov', `sam', `son', `malsam', `senc', `vort' kaj tiel plu jam povas konjekti aŭ diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel la supraj. Sed meznivelaj esperantistoj neEŭropanaj, kiuj scias nur facilajn vortojn tute ne povas diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel `biologio', `paleontologio', `homonimo', `sinonimo' kaj tiel plu.

Unu kialo, kial la Ĉina (aŭ Ĉinliteraj vortoj en la Nipona) sukcesis fari plejparte da altnivelaj vortoj kiel kunmetaĵoj de nur facilaj bazaj vortoj estas, ke Ĉinaj bazaj vortoj inkludas sufiĉe malmulte (1 aŭ 2) da silaboj (elparoleroj) kaj do sufiĉe mallonge elparoleblaj. Ekzemple ankaŭ la Germana(Deŭĉa?) havas tendencon fari altnivelajn vortojn kiel kunmetaĵojn de bazaj vortoj, sed tiaj vortoj ĝenerale fariĝas iom longaj.

. Tiusence Volapu"k, kies radikoj estas mallongigite faritaj el anglaj(Englandaj?) aŭ Germanaj vortoj estas eventuale pli avantaĝa en vortderivado ol Esperanto. Kvankam iuj (esperantistoj) opinias, ke malfacileco diveni originajn vortojn de la mallongigitaj radikoj estas malavantaĝo de Volapu"k, tamen miaopinie la malfacileco diveni signifojn de vortoj laŭ scioj de eŭropaj lingvoj estas pli avantaĝa en neŭtraleco ol Esperanto. Sed Volapu"k estas ja pli malavantaĝa en facileco de frazregulo kaj elparolo ol Esperanto.

. Tiu-rilate distinge elparoli aŭ aŭskulti la Ĉinajn radikojn mallongajn estas malfacile kaj tio estas `malavantaĝo' de la Ĉina lingvo por alilandanoj por lerni. Dume la Nipona, en kiu elparoloj de la Ĉinliteraj vortoj estas tre simpligitaj havas `malavantaĝo'n, ke multe da Ĉinliteraj kunmetitaj vortoj fariĝas samsonaj malsamsencaj vortoj. Kaj malsameco de la Ĉinliteroj helpas al Niponoj(japanoj) por perokule distingi tiajn samsonajn vortojn ĉu bone ĉu malbone. Kaj eĉ en artefarita lingvo, kiu celas facile-lerneblecon por ĉiuj, estas malfacile plenumi samtempe facilecon en derivado de altnivelaj vortoj (mallongecon de radikoj), facilecon en elparolado de vortoj (malmultecon de voĉ-son-eroj) kaj malmultecon de samsonaj vortoj. Ekzemple en la kazo de Esperanto elparolo de vortoj estas facila kaj troviĝas malmulte da samsonaj vortoj sed por derivi altnivelajn vortojn radikoj de bazaj vortoj estas ne sufiĉe mallongaj kaj pro tio (laŭ mi ne nur pro tio) altnivelaj vortoj simple devenas el Latinaj aŭ Grekaj radikoj.

. Se oni anstataŭigus altnivelajn vortojn en Esperanto per kunmetitaj vortoj el bazaj radikoj, kelkaj el ili ja estus tro longaj vortoj sed multaj el ili povus esti praktike mallongaj utiligante meteblajn vorterojn (`mal', `-aĵ', `-ig', `-il' ktp). Laŭ mi (neEŭropano) tia Esperanto, kies altnivelaj vortoj plejparte estus faritaj kiel kunmetaĵoj el bazaj vortoj estus multe pli alloga kiel internacia lingvo.

. Sed ĝis hodiaŭ Esperanto kreskis ne tiom alloga eble pro tio, ke post-Zamenhofaj antaŭuloj en Esperantio ne sciis lingvojn kiel la Ĉinan (dum ili ja eble sciis la Germanan). Ĉi tiu fakto ŝajnas al mi ege stranga, ĉar por internacia lingvo ne nur facile-lernebleco de frazregulo sed ankaŭ facile-memorebleco de altnivelaj vortoj estu grave konsiderenda afero, ĉu ne ? Kompare kun naciaj lingvoj Esperanto estas eble la plej facile-lernebla lingvo ja en frazregulo sed ne en altnivelaj vortoj.

. Tamen mi volas kompreni, ke Esperanto, kiu havas historion de 100 jaroj ankoraŭ estas survoje sur vojo al pliinternaciiĝo. Kompreneble tuj anstataŭigi multe da altnivelaj vortoj estus malfacile, sed ni povas almenaŭ eviti uzi kelkajn altnivelajn (kaj ankaŭ por-poemajn) vortojn, anstataŭ kiuj tuj troviĝas pli facilaj esprimoj (ekz. `aŭtodidakte lerni' -> `mem-lerni', `konversacii' -> `inter-paroli' ktp). Ni ne faru Esperanton lingvo nur por inteligentuloj, specilalistoj aŭ poemverkistoj, kiuj jam havas sciojn de Eŭropaj lingvoj, sed ni faru Esperanton lingvo pli neŭtrala kaj pli facile-lernebla por ĉiuspecaj homoj, ĉu ne ?

La supran artikolon troviĝas ankaŭ en la organo de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj `Kajeroj el la Sudo', n-ro 38. Rilate al ĉi tiu temo mi ricevis opinion de Brendan LINNANE en la paĝo de `Neŭtraligu Esperanton' .

(ree al la enhavo)

Vortaro de anstataŭe proponitaj vortoj

(p) signifas por-poeman vorton.

. Mi de tempo al tempo renovigas la anstataŭajn esprimojn alprenante opiniojn de aliaj esperantistoj. Mi ne pensas, ke jenaj ekzemploj estas la plej bonaj esprimoj. Eble troviĝas pli taŭgaj kunmetitaj esprimoj por iuj vortoj jenaj. Eĉ se jenaj ekzemploj inkludas kelkajn malbonajn esprimojn, tio almenaŭ ne neas la opinion, ke kunmetitaj altnivelaj vortoj el bazaj radikoj estas pli avantaĝaj en facile-lernebleco, signifo-divenebleco, neŭtraleco ktp ol Latin-Grek-devenaj altnivelaj vortoj.

. Ĉirilate krom mi jam troviĝas ekzemplo, kie oni utiligas kunmetitajn vortojn evitante Grek-Latinajn vortojn: Gramatika vortareto en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Krome, Thierry SALOMON montris en ` Mil kaj unu nenecesaj vortoj' vortojn anstataŭigeblajn per pli facilaj aŭ facile-kun-meteblaj vortoj.

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z

a :

aborigeno: tie-ulo, pra/antaŭ-loĝ-anto

adjektivo: a-vorto, nom-vort-ornamo

administri: (ofic-)regi/zorgi/konduki

adverbo: e-vorto, ne-o-vort-ornamo

advokati: pro/por-paroli

akordo(muziko): (muzik-)son-aro

algoritmo: kalkul/solv-procedo/ordo

altruismo: alia-am-ismo, krom-si-am-ismo, mal-mem-ismo

ambigua: ambaŭ/du-senca

amatoro: ekster-fak-ulo, ne-special-isto anakronismo: epok-eraro antologio: (elekt-ita) verk-aro antropologio: hom-scienco aprilo: la 4a monato arkeologio: antikv-scienco, mal-nov-aĵ-scinenco arkivo: (malnov-)material-aro/ejo aspergi: akv-umi, sur-verŝi, akvo-verŝi, akvo-doni astrologio: stel-diveno, astro-diveno (-scienco ne taŭgas por kvazaŭa-scienco) astronomio: stel-scienco, stel-scienco, astr-scienco ateismo: sen-di-ismo aŭguro: antaŭsigno aŭgusto: la 8a monato aŭkcii: kon-kure-vendi aŭspico: sub-teno aŭtentika: vera, ver-eca, ver-aĵa aŭtodidakte lerni: mem-lerni aŭtodidakto: mem-instru-ito, mem-lern-anto

b :

bankroti: ruin-iĝi, ĉio-perdi, ĉio-el-uzi, sen-posed-aj-iĝi basbalo: baz-pilko bebo(p): infan-eto, suĉ-infano bei: (ŝafe) bleki biblioteko: libro-prunt/ten/tek/ar-ejo biologio: viv-aĵ-scienco blagi: mensogi, mensoge tro-igi blinda: ne-vid(i)-pova, vid(i)-ne-pova blufi: mensoge trompi boji: (hunde) bleki bombasto: (mensoga) tro-igo boreala(p): norda botaniko: plant-scienco brajlo: punkt/tuŝ-litero buĝeto: mon-plano, planita mon-sumo bulko: pan-kuko, kuk-pano, pan-eto bunta: mult/divers-kolora, kolor-multa/diversa butiko: vendej(-et)o c : centralizi: centr-igi ĉ : ĉapelo: (kun-randa/ŝirma) kap-vesto/ingo/sako/ujo ĉapo: kap-vesto/ingo/sako/ujo ĉarlatani: (mensoge) trompi ĉirpi: (insekte) bleki/paroli d : decembro: la 12a monato deklami: laŭt-legi, voĉ-legi deprimi: sen-energi-igi, sen-kuraĝ-igi, mal-vigl-igi diferenca: mal-sama (kvankam `diferenc' estas eble i-vorta radiko) diferenco: mal-sam-(ec)o diplomatio: (kun-)ekster(-land-)a komunik/trakt-(ad-)o, ekster-komunik/trakt-(ad-)o diplomo: pruv/atest/certig/kvalitig/-ilo (de el-lern-ej-iĝo, instru-isto ktp) diserti: stud-verki diskriminacio: trakt-distingo, disting-dev/ĝust-igo disonanco(muziko): ne/mal-harmonia (muzik-)son-aro drapiri: kovri e : easto(p): oriento egoismo: mem(-centr)-ismo ekscesi: troe fari, tro-fari ekskurso: pied-vojaĝo, ekster-paŝ-ado ekvacio: egal-aĵo/formulo ekvilibro: egal-pezo, sam-pezo ekvivalenta: sam-valora, egal-valora emancipi: liber-igi eosto(p): oriento entomologio: insekt-scienco estetiko: bel-ec-studo, bel-ec-scienco (`-scienco' ne taŭgas, kiam estetiko traktas valordependan aŭ ne-kontraŭpruveblan aferon.) etato: listo, tabelo etimo: vort-de-veno, vort-fonto etiologio: scienco de/pri mal-san-kaŭzo etnografio: kultura etn-scienco etudo: ekzerc-verko/muziko ezofago: manĝ-tubo f : faksimil-ilo: tele(fon)-kopio fakturo: kalkul-(paper)o, liver-papero fanfaroni: (mensoge) tro-igi, sin-laŭdi fasado(konstruaĵo): fronto, vizaĝo februaro: la 2a monato federacio: ligo, unu-iĝo federo: ligo, unu-iĝo fiaski: fuŝ-egi, mal-sukces-egi filatel(i)o: poŝt-mark-kolekt-ado, kolekt-ado de poŝt-marko filio: branĉ-oficejo/kompanio filologio: mal-nov-lingv(o)-scienco, scienco de/pri mal-nova literaturo/lingvo financo: mon/spez-situacio/regado finia: lim-hava fonemiko: scienco de/pri voĉ-son(-er)o, voĉ-(er-)scienco, el-parol-scienco fonemo: voĉ-son-ero, voĉ-ero fonetika: voĉ-sona, voĉ-son-scienca, el-parol-scienca fonografo: disko-aŭd-ilo, re-son-ig-ilo, re-muzik-ig-ilo fonologio: scienco de/pri voĉ-son(-er)o, voĉ-(er-)scienco, el-parol-scienco fotelo: brak-seĝo frekvenco: vibr-nombro, vibr-oft-eco frida(p): mal-varma, frosta fripono: tromp-isto, tromp-anto friska(p): mal-varm-eta g : gaki: (ansere) bleki/kanti gamo: ton-aro, ton-er-aro ganto: man-vesto/ingo/sako/ujo, fingr-ujo gastronomio: kuir-arto/tekniko, (bon-)manĝ-ismo, manĝ-ĝu-ismo genealogio: famili/parenc-listo/historio geografio: map-scienco, lok-scienco geologio: scienco de/pri ter-naturo/kvalito ginekologo: por-ina kurac-isto grafologio: skrib-diveno (-scienco ne taŭgas por kvazaŭa-scienco) graki: (korve) bleki/kanti gramatiko: fraz-regulo gramofono: disko-aŭd-ilo, re-son-ig-ilo, re-muzik-ig-ilo gravito: pez-forto grunti: (porke) bleki/diri ĝ : ĝentlemano: ĝentil-homo, ĝentil-ulo h : homogena: ĉie-egal(-kvalit-)a, (el-)unu-konsista, bone-miks(-it)a homologa: inter-sama homonimo: sam-son-vorto honorario: dank-mono horoskopo: stel-diveno, astro-diveno humana: (bon-)hom-eca, kompat-ema/plena hurli: (lupe) bleki ĥ : ĥirurgio: (de)ekstera kurac-ado, ekster-kurac-ado i : ideogramo: ideo-litero, signif/senc-litero impertinenta: mal-deca, mal-dece arog-anta inaŭguri: mal-fermi, komenci indiĝeno: tie-ulo, pra/antaŭ-loĝ-anto inicialo: komenc-litero, kap-litero infinita: sen-lima, sen-fina j : januaro: la 1a monato julio: la 7a monato junio: la 6a monato ĵ : ĵingoismo: milit-neces-ismo, milit-insist-ismo k : kadavro: mort(-int)-korpo kalva: sen-hara/arba/herba kaso: mon-kesto/zorgo kilociklo: mil-ciklo kilogramo: mil-gramo kilolitro: mil-litro kilometro: mil-metro kiloŭato: mil-ŭato kilovato: mil-vato kilovolto: mil-volto kirurgio: (de)ekstera kurac-ado, ekster-kurac-ado kluki: (kukole) bleki/kanti kokeriki: (koke) bleki, kok-bleki kolumno: kolono, eseo, kolon-eseo, ese-kolono komponi: muzik-verki kompon-isto: muzik-verk-isto kongrua: koincid-forma, sam-forma konjunkcio: (kun-ord-iga) kun-ig-vorto, lig-vorto) konsonanco(muziko): harmonia (muzik-)son-aro konsonanto: ne-ĉef-voĉ(-son)-ero kontanta: per-mona, tuj(a)-mona konversacii: inter-paroli korupti: sub-aĉeti kotizo: membr(-iĝ)-mono/kosto koverto: leter-sako/ingo/ujo kroĉo: okona noto kroniko: kolono, artikolo, artikol-kolono kronologio: epok-scienco, scienco de/pri dat-difino kurta(p): mal-longa kurtaĝo: per-ant-aĵo, per-ant-mono kvaki: (rane) bleki kveri: (kolombe) bleki/kanti/diri/(inter-)paroli, kolomb-umi kviki: (muse/rate) bleki l : lanta(p): mal-rapida leĝera: mal-peza leksikono: termin-aro, teknika/faka vort-aro lingvistiko: lingv(o)-scienco lombardi: garanti-doni m : magazeno: ĉio-vend-ejo, fak-vend-ej-aro majo: la 5a monato majoritato: pli-multo, plen-aĝ-ulo majusklo: ĉef-litero, grand-litero maĵora tonalo: larĝa ton-kombino makleri: peri, per-ante aĉeti maksimumo: plejo, plej-grando marto: la 3a monato medicino: kurac-scienco meki: (kapre) bleki menaĝerio: nutr-ejo, bred-ejo meteorologio: veter-scienco miaŭi: (kate) bleki minimumo: mal-plejo, mal-plej-grando minora tonalo: mal-larĝa ton-kombino minoritato: mal-pli-multo, ne-plen-aĝ-ulo minusklo: mal-grand-litero, ne-ĉef-litero miopa: mal-proksim-vid-ne-pova, proksim-vida mnemoniko: memor-tekniko/arto monoteismo: unu-di-ismo morbo(p): mal-sano muĝi: (bove) bleki, rul-ond(e)-soni muta: ne-(voĉ-)parol(i)-pova, (voĉ-)parol(i)-ne-pova mutacii: subit/abrupta-ŝanĝ-iĝi, subit/abrupta-varii n : nekrologo: mort(-int)-raporto, mort-int-aro notora(p): fi-fama novembro: la 11a monato o : oftalmologo: okul(-kurac/scienc)-isto oktobro: la 10a monato olda(p): mal-juna, mal-nova opero: kant/muzik-teatro orfo: sen-familia/(ge-)patra infano, sol-infano ornitologio: bird-scienco otologo: orel(-kurac/scienc)-isto otorinolarningologo: orel-naz(-kurac/scienc)-isto p : paciento: kurac-a/o/i-to pacifismo: pac-ismo paleontologio: mal-nov-viv-aĵ-scienco, scienco de/pri mal-nova viv-aĵo paleografio: mal-nov-skrib/dokument/tekst-scienco parkere: (per/en-)memore paraŝuto: fal-ombrelo parlamento: (land-)kongreso participo: t-vorto, t-formo de i-vorto patologio: mal-san-scienco pedagogio: eduk-scienco pediatro: infan-kurac-isto, por-infana kurac-isto pepi: (bird(-et-)e) bleki/kanti pitoreska: bild-eca, pentr-aĵ-eca, bildo-imag-iga poento: gajn-punkto, punkt-nombro poeto: poem-isto, poem-verk-isto poezio: (son-ord-ig-ita) poemo polekso: dik-fingro politeismo: plur-di-ismo prefikso: kap-vort-ero, antaŭ-met-ebla vort-ero prokrasti: mal-fru-igi, post-igi prononci: el-paroli propedeŭtiko: prepar-eduko pseŭdo-: kvazaŭa- r : rabati: el-cente mal-kar-igi, el-cente minusi recenzo: libro-taksado/kritiko/prezentado recitalo: (sol(a)-luda) koncerto/(muzik-)prezent-ado rendevui: (promese) inter-vid-iĝi, promesi inter-vid-iĝon revuo: (fak/ese/kritik-)gazeto rezolucio: decid(-aĵ/tekst-)o rubriko: titol(-et-)o, (tem-)artikolo, kolono rukuli: (kolombe) bleki/kanti/diri/(inter-)paroli, kolomb-umi s : semantika: signif-scienco septembro: la 9a monato siesti: tag-dorm(-et)i signaturo: sub-skribo, nom-signo silabo: el-parol-ero, son-nodo simpatii: kun-senti sinonimo: sam-signif-vorto sismo: ter-tremo, ter-skuo solidara: ar(e/o)-respondeca spino: dors-ost-aro spontana: nature-naska, nature-apera, mem-naska, mem-apera statistiko: nombr-ad-scienco, mal-parta nombr/mezur/-ado, mal-part-scienco staturo: kresko, alt-kresk-eco, kresk-long-eco subjunkcio: sub-ord-iga kun-ig-vorto/lig-vorto substantivo: o-vorto, nom-vorto subvencio: help-mono, sub-ten-mono sufikso: vost-vort-ero, post-met-ebla vort-ero surda: ne-aŭd(i)-pova, aŭd(i)-ne-pova svaga(p): mal-preciza ŝ : ŝoseo: vetur/aŭt-vojo, por-aŭta vojo ŝtrump-etoj: pied-vesto/sako/ujo, pied-fingr-ujo t : taŭtologio: sam/simil-vort-ripeto teismo: di-ismo (te-ismo povas signifi ankaŭ teo-ismon) teologio: di-studo (`teologio' signifas ankaŭ teo-ologion. Kunmeti `-scienco' ne taŭgas por vorto de fako, kiu traktas valordependan aŭ ne-kontraŭpruveblan aferon.) tonalo: ton-kombino trotuaro: paŝ-vojo, paŝ-ejo, hom-vojo, por-homa vojo u : ululi: (strige) bleki/kanti ŭ : ŭesto(p): okcidento v : vegetar-ano: legom-manĝ-isto, ne-viand-(manĝ-)isto, krom-viand-(manĝ-)isto verbo: i-vorto, far-vorto, ag-vorto vers-aĵo: son-ord-ig-ita poemo vertebro: dors-osto veterinaro: best-kurac-isto vokalo: ĉef-voĉ(-son)-ero z : zoologio: best-scienco zootekniko: best-tekniko, scienco de/pri best-bred-ado