Detala enhav-tabelo: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 85: Linio 85:
 
: - [[Aldona parto por anglalingvanoj - 7]]
 
: - [[Aldona parto por anglalingvanoj - 7]]
 
: - [[Aldona parto por azianoj - 7]]
 
: - [[Aldona parto por azianoj - 7]]
 +
 +
'''[[ĉapitro 8-a]]'''
 +
: - 8.1. Teksto en la Fundamento - 1 - [vortoj fremdaj]
 +
 +
15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.
 +
 +
8.2. Klarigoj pri la ĉi-supra teksto
 +
 +
Ĉi tiu regulo ŝajnas facile aplikebla, sed ĝi ne estas tia. La regulo diras, ke se oni elektas la radikon “ministr-” por membro de la registaro, ĉiuj aliaj vortoj en tiu kampo devas esti derivataj de tio, kaj do oni devas diri “ministr-ejo” kaj ne “ministerio”. Se oni elektas la radikon “redakt-” por relegi kaj ĝustigi artikolojn por libro aŭ gazeto, oni poste devas diri “redaktisto/redaktanto/redaktejo” kaj ne “redaktoro/redakcio”.
 +
En la nuntempe uzata Esperanto tiuj radikaj duoblaĵoj estas multaj, tro multaj. Ili venas de la kutimoj en eŭropaj lingvoj. Neniu kuraĝas diri “geografio/geografiisto” aŭ “geografo/geograf-scienco”. Cetere, en la Fundamento mem troviĝas tiaj duoblaĵoj, Zamenhof uzis ilin kaj ĉiuj ĉefaj vortaroj daŭrigis tiun kutimon.
 +
 +
La ĝenerala konsilo povas nur esti: provu kiel eble plej apliki tion, kion la Fundamento diras.
 +
Ekzerco 8.1.
 +
 +
 +
8.3. Teksto en la Fundamento - 2
 +
 +
16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.
 +
 +
8.4. Klarigo pri la ĉi-supra teksto
 +
 +
Tiu regulo estas ĉefe aplikata en poem-arto. Mi neniam aŭdis ĝin en la parolata Esperanto kaj bonaj poemistoj aplikas ĝin kiel eble plej malmulte, ĉar ĝi aŭtomate donas al Esperanto la guston de poema Esperanto.
 +
 +
Komparu ĉi tiujn du poemojn:
 +
 +
La espero
 +
 +
En la mondon venis nova sento,
 +
tra la mondo iras forta voko;
 +
per flugiloj de facila vento
 +
nun de loko flugu ĝi al loko.
 +
Ne al glavo sangon soifanta
 +
ĝi la homan tiras familion:
 +
al la mond' eterne militanta
 +
ĝi promesas sanktan harmonion.
 +
Sub la sankta signo de l' espero
 +
kolektiĝas pacaj batalantoj,
 +
kaj rapide kreskas la afero
 +
per laboro de la esperantoj.
 +
Forte staras muroj de miljaroj
 +
inter la popoloj dividitaj;
 +
sed dissaltos la obstinaj baroj,
 +
per la sankta amo disbatitaj.
 +
Sur neŭtrala lingva fundamento,
 +
komprenante unu la alian,
 +
la popoloj faros en konsento
 +
unu grandan rondon familian.
 +
Nia diligenta kolegaro
 +
en laboro paca ne laciĝos,
 +
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
 +
por eterna ben' efektiviĝos.
 +
 +
Paraŝutisto
 +
 +
Vi estis je l’dekoka jar',
 +
Vi havis jam la ruĝan ĉapon,
 +
Kaj lernis nur pri unu far':
 +
Al ĉio, pafon.
 +
Nevole iĝis vi faŝisto,
 +
Paraŝutisto.
 +
Kaj do de batal' al batal'
 +
Formiĝis la inteligento,
 +
Kaj scias vi, ke en real'
 +
'stas nur du gentoj:
 +
L'bonmora kaj la terorista,
 +
Paraŝutisto.
 +
Kaj vi fariĝis galonul'
 +
Heroo de ĉiuj malvenkoj
 +
Kaj kronis gloro kaj gratul'
 +
Viajn inventojn,
 +
De vi, torturspecialisto,
 +
Paraŝutisto.
 +
Alvenis tiam la honor'
 +
Ordenoj belaj kaj medaloj,
 +
Pro ĉiu kugl' al ies kor'
 +
Pro ĉiuj faloj,
 +
Pro ĉiu kruc' sur via listo,
 +
Paraŝutisto.
 +
Sed bedaŭrinde pro misŝanc'
 +
Finiĝos nun la temp' milita,
 +
Ne plu batal' ne plu da sang'
 +
Estont' fuŝita;
 +
Finita la labor' artista.
 +
Paraŝutisto.
 +
'stas nur laboro de virin',
 +
Komandi al viroj kun menso,
 +
Cetere mi instruis vin
 +
Pri l’ĝusta senco
 +
De l’vorto kontraŭmilitisto.
 +
Paraŝutisto.
 +
Ja daŭras plu via talent.'
 +
Aranĝas vi ĉiun embuskon.
 +
Sen vera paf' estas event'
 +
De nun sen gusto.
 +
Vi tial eble ŝajnas trista.
 +
Paraŝutisto.
 +
Se jukas vin la konscienc'
 +
Ke monon gajnas vi sen batoj,
 +
Utilu plu via scienc.'
 +
Ĉe viaj fratoj:
 +
Dungiĝas nun ŝtat-policistoj
 +
Paraŝutisto.
 +
ATENTU: neniam sekvu la uzon diri dank' al anstataŭ danke al'. Temas pri eraro. Oni ne rajtas elizii la e'. Oni faras tion pro influo de eŭropaj lingvoj.
 +
Ekzerco 8.2.
 +
 +
 +
 +
8.5. Teksto en la Fundamento - 3-a
 +
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32
 +
8.6. Klarigo pri la ĉi-supra teksto
 +
 +
La vorteto da ligas kvantan aŭ mezuran vorton al la mezurata aĵo.
 +
 +
kilogramo da pano
 +
litro da lakto
 +
skatolo da rizo
 +
amason da komencantoj
 +
du milionoj da rubloj
 +
iom da valizoj
 +
tiom da feliĉo
 +
multe da problemoj
 +
Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.
 +
 +
'[La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.]
 +
 +
Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31
 +
 +
Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!
 +
 +
Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32
 +
 +
Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35
 +
 +
La riĉulo havas multe da mono. FE.37
 +
 +
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
 +
 +
Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.
 +
 +
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. FE.32
 +
 +
Ne diru: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)
 +
 +
 +
Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:
 +
 +
Tie loĝas du Esperantistoj.
 +
 +
Mi havas cent pomojn.
 +
 +
Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.
 +
 +
Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:
 +
 +
Mi havas centon da pomoj. FE.14
 +
 +
Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE.14
 +
 +
Mi aĉetis dekduon da kuleroj. FE.14
 +
 +
Ne uzu N-finaĵon post da.
 +
 +
Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.
 +
 +
Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:
 +
 +
La riĉulo havas multe da mono. FE.37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)
 +
 +
Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)
 +
Ekzerco 8.3.
 +
 +
8.7. Teksto en la Fudamento - 4-a
 +
 +
La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42
 +
 +
8.8. Klarigo pri la ĉi-supra teksto
 +
La pluraj signifoj de um povas esti grupigitaj en kelkajn grupojn.
 +
 +
 +
'Agi per io'
 +
 +
Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:
 +
 +
folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi
 +
palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
 +
okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
 +
brako → brakumi = ĉirkaŭbraki
 +
'Provizi per io'
 +
 +
Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:
 +
 +
aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
 +
suno → sunumi = elmeti al la sunradioj
 +
sukero → sukerumi = kovri per sukero
 +
sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)
 +
'Ekzekutado'
 +
 +
Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:
 +
 +
kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
 +
pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
 +
ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
 +
gaso → gasumi = mortigi per venena gaso
 +
dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)
 +
kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn
 +
'Vestaĵparto'
 +
 +
Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:
 +
 +
kolo → kolumoFE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
 +
mano → manumoFE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko
 +
plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo
 +
dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo
 +
nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo
 +
buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)
 +
hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)
 +
Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto.
 +
'Nombrosistemo'
 +
 +
UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:
 +
 +
du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
 +
dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)
 +
dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj
 +
'Diversaj UM-vortoj'
 +
 +
malvarma → malvarmumiFE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
 +
plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.)
 +
gusti → gustumi = senti guston, provi guston
 +
aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
 +
cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi
 +
loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado
 +
alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)
 +
bruli → brulumo = inflamo
 +
komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
 +
lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo
 +
korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo
 +
dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)
 +
proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
 +
somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko
 +
'Superfluaj UM'
 +
 +
En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi= butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.
 +
 +
'Novaj UM-vortoj'
 +
 +
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.
 +
 +
'Ordinara radiko'
 +
 +
Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:
 +
 +
umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla... umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...
 +
 +
 +
Aldona parto por anglalingvanoj - 8
 +
 +
 +
iru al la ĉapitro 9-a
 +
reiru al la ĉapitro 7-a
 +
 +
Navigacia menuo
 +
  
  

Kiel registrite je 17:10, 9 Maj. 2021



Gramatika enhavo

Enkonduko

Enkonduko
Esperanto, ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? --> Aparta enkonduko por azianoj 0

ĉapitro 1-a

- Bazaj principoj de la lingvo Esperanto
- Kiel funkcias vortoj en Esperanto
- Apartaj partoj de la lingvo, kiuj en sia interno funkcias malsame
- Kiel funkcias frazo en Esperanto
- La signifo de la radiko/baza vorto en Esperanto
- Resuma tabelo pri radikoj kun ĉiuj finaĵoj
- Ĉu la vort-ordo en la frazo en Esperanto estas libera?
- Aldona parto por anglalingvanoj 1
- Aldona parto por azianoj 1

ĉapitro 2-a

- Gramatiko en la Fundamento en Esperanto.
- Partoj de la parolo: artikolo, substantivoj, adjektivoj, adverboj
- Klarigo pri adverboj
- Aldona parto por anglalingvanoj 2
- Aldona parto por azianoj - 2 ĈEFE PRI LA PLURALO

ĉapitro 3-a

- numeraloj/nombro-vortoj
- aldonaj klarigoj pri nombro-vortoj
- personaj pronomoj
- si, sia
- ankoraŭ pri si, sia

ĉapitro 4-a

- Kaj jen aperas la ĉefa vorto, la verbo, kiu kuntenas la frazon.
- 4.1. Teksto en la Fundamento
- 4.2. Klarigoj pri la tempoj kaj la modoj de la verboj
- 4.2.1. Kiam oni uzas la verboj en -us
- 4.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj
- 4.4. Kunmetitaj verboformoj
- 4.3. Verbaj adjektivoj kaj adverboj
- 4.4. Kunmetitaj verboformoj
- 4.5. Kiu estas la uzo de la verbaj adverboj?
- 4.6. Ĉu ekzistas verboj transitivaj kaj verboj netransitivaj en Esperanto?
- 4.7. Uzo de la verbaj tempoj
- Ankoraŭ pri nerekta parolo
- Aldona parto por anglalingvanoj 4
- pri transitivaj kaj netransitivaj verboj
- Aldona parto por azianoj 4
- pri kunligado de pluraj frazoj
- pri kiel funkcias la verboj en Esperanto
- pri kiel funkcias la participo kun la finaĵo -E


ĉapitro 5-a

- Kaj jen la prepozicioj aŭ pli kompreneble la funkciaj vortoj
- 5.1. Teksto en la Fundamento - 1
- 5.1.1. Teksto en la Fundamento - 2
- 5.2. Pri la prepozicioj
- 5.3. Pri 'je' kaj la -n
- 5.4. Akuzativo (-n) post prepozicioj
- 5.5. La prepozicioj kiel radikoj
- Aldona parto por anglalingvanoj - 5

ĉapitro 6-a

- 6.1. Teksto el la Fundamento - 1 [pri kunmetado de vortoj]
- 6.2. Kunmetado de vortoj
- 6.3. Aliaj klarigoj pri kunmetitaj vortoj
- 6.3.1. Kiel oni elparolas kunmetitajn vortojn
- 6.3.2. Ligaj vokaloj kaj streketoj: ĉu aldoni aŭ ne aldoni?
_ 6.4. Nom-esprimoj en Esperanto ne estas kunmetitaj vortoj
- 6.5. Transskribo de nomoj en Esperanto
- Tio, kion la Akademio de Esperanto diras: plena teksto de la deklaro
- 6.6. Nomoj konsistantaj el du partoj
- Aldona parto por anglalingvanoj - 6

ĉapitro 7-a

- 7.1. Teksto en la Fundamento - 1 [pri korelativaj vortoj]
- 7.2. Sistemo en la sistemo
- 7.3. Kromaj klarigoj ne nepre legendaj
- 7.4. Aldonaj vortetoj: ĉi kaj ajn
- Aldona parto por anglalingvanoj - 7
- Aldona parto por azianoj - 7

ĉapitro 8-a

- 8.1. Teksto en la Fundamento - 1 - [vortoj fremdaj]

15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.

8.2. Klarigoj pri la ĉi-supra teksto

Ĉi tiu regulo ŝajnas facile aplikebla, sed ĝi ne estas tia. La regulo diras, ke se oni elektas la radikon “ministr-” por membro de la registaro, ĉiuj aliaj vortoj en tiu kampo devas esti derivataj de tio, kaj do oni devas diri “ministr-ejo” kaj ne “ministerio”. Se oni elektas la radikon “redakt-” por relegi kaj ĝustigi artikolojn por libro aŭ gazeto, oni poste devas diri “redaktisto/redaktanto/redaktejo” kaj ne “redaktoro/redakcio”. En la nuntempe uzata Esperanto tiuj radikaj duoblaĵoj estas multaj, tro multaj. Ili venas de la kutimoj en eŭropaj lingvoj. Neniu kuraĝas diri “geografio/geografiisto” aŭ “geografo/geograf-scienco”. Cetere, en la Fundamento mem troviĝas tiaj duoblaĵoj, Zamenhof uzis ilin kaj ĉiuj ĉefaj vortaroj daŭrigis tiun kutimon.

La ĝenerala konsilo povas nur esti: provu kiel eble plej apliki tion, kion la Fundamento diras. Ekzerco 8.1.


8.3. Teksto en la Fundamento - 2

16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l’ mond|o anstataŭ de la mond|o; dom’ anstataŭ dom|o.

8.4. Klarigo pri la ĉi-supra teksto

Tiu regulo estas ĉefe aplikata en poem-arto. Mi neniam aŭdis ĝin en la parolata Esperanto kaj bonaj poemistoj aplikas ĝin kiel eble plej malmulte, ĉar ĝi aŭtomate donas al Esperanto la guston de poema Esperanto.

Komparu ĉi tiujn du poemojn:

La espero

En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko. Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos.

Paraŝutisto

Vi estis je l’dekoka jar', Vi havis jam la ruĝan ĉapon, Kaj lernis nur pri unu far': Al ĉio, pafon. Nevole iĝis vi faŝisto, Paraŝutisto. Kaj do de batal' al batal' Formiĝis la inteligento, Kaj scias vi, ke en real' 'stas nur du gentoj: L'bonmora kaj la terorista, Paraŝutisto. Kaj vi fariĝis galonul' Heroo de ĉiuj malvenkoj Kaj kronis gloro kaj gratul' Viajn inventojn, De vi, torturspecialisto, Paraŝutisto. Alvenis tiam la honor' Ordenoj belaj kaj medaloj, Pro ĉiu kugl' al ies kor' Pro ĉiuj faloj, Pro ĉiu kruc' sur via listo, Paraŝutisto. Sed bedaŭrinde pro misŝanc' Finiĝos nun la temp' milita, Ne plu batal' ne plu da sang' Estont' fuŝita; Finita la labor' artista. Paraŝutisto. 'stas nur laboro de virin', Komandi al viroj kun menso, Cetere mi instruis vin Pri l’ĝusta senco De l’vorto kontraŭmilitisto. Paraŝutisto. Ja daŭras plu via talent.' Aranĝas vi ĉiun embuskon. Sen vera paf' estas event' De nun sen gusto. Vi tial eble ŝajnas trista. Paraŝutisto. Se jukas vin la konscienc' Ke monon gajnas vi sen batoj, Utilu plu via scienc.' Ĉe viaj fratoj: Dungiĝas nun ŝtat-policistoj Paraŝutisto. ATENTU: neniam sekvu la uzon diri dank' al anstataŭ danke al'. Temas pri eraro. Oni ne rajtas elizii la e'. Oni faras tion pro influo de eŭropaj lingvoj. Ekzerco 8.2.


8.5. Teksto en la Fundamento - 3-a Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 8.6. Klarigo pri la ĉi-supra teksto

La vorteto da ligas kvantan aŭ mezuran vorton al la mezurata aĵo.

kilogramo da pano litro da lakto skatolo da rizo amason da komencantoj du milionoj da rubloj iom da valizoj tiom da feliĉo multe da problemoj Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.

'[La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.]

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31

Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE.35

La riĉulo havas multe da mono. FE.37

Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.

Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.

Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. FE.32

Ne diru: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)


Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

Tie loĝas du Esperantistoj.

Mi havas cent pomojn.

Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo kiel miliono, miliardo, deko kaj cento tamen bezonas da. Ili aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

Mi havas centon da pomoj. FE.14

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE.14

Mi aĉetis dekduon da kuleroj. FE.14

Ne uzu N-finaĵon post da.

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto: Li portas multon da valizoj.

Sed la kvanta esprimo ofte estas kvanta E-vorto aŭ kvanta vorteto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, eĉ kiam ĝi rolas kiel objekto:

La riĉulo havas multe da mono. FE.37 = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*) Ekzerco 8.3.

8.7. Teksto en la Fudamento - 4-a

La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42

8.8. Klarigo pri la ĉi-supra teksto La pluraj signifoj de um povas esti grupigitaj en kelkajn grupojn.


'Agi per io'

Multaj UM-verboj signifas “agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:

folio → foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi palpebro → palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn okulo → okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu brako → brakumi = ĉirkaŭbraki 'Provizi per io'

Iuj UM-verboj signifas “provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM”:

aero → aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi suno → sunumi = elmeti al la sunradioj sukero → sukerumi = kovri per sukero sapo → sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi) 'Ekzekutado'

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

kruco → krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi pendi → pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi ŝtono → ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj gaso → gasumi = mortigi per venena gaso dek → dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma) kvarono → kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn 'Vestaĵparto'

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:

kolo → kolumoFE.42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon mano → manumoFE.42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko plando → plandumo = la plata malsupro de ŝuo dorso → dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo nazo → nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo buŝo → buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo) hufo → hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo) Rimarku, ke brakumo ne signifas “maniko”, sed “ĉirkaŭbrakado”, kvankam brako estas korpoparto. 'Nombrosistemo'

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

du → duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo dek → dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi) dek ses → deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj 'Diversaj UM-vortoj'

malvarma → malvarmumiFE.42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo) plena → plenumiFE.42 = fari plene (taskon, devon k.s.) gusti → gustumi = senti guston, provi guston aminda → amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon cerbo → cerbumi = forte kaj pene pensi loto → lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado alfabeto → alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto) bruli → brulumo = inflamo komuna → komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p. lakto → laktumo = laktaspekta semo de fiŝo korto → kortumo = granda kaj grava juĝejo dekstra → dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten) proksima → proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ somero → somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko 'Superfluaj UM'

En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi= butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

'Novaj UM-vortoj'

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

'Ordinara radiko'

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla... umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...


Aldona parto por anglalingvanoj - 8


iru al la ĉapitro 9-a reiru al la ĉapitro 7-a

Navigacia menuo




ĉapitro 9-a

- dank' al
- 9.3 La vort-ordo en Esperanto estas libera. Jes, sed kun prudento


ĉapitro 10-a

-Ankoraŭ pri -ig- kaj -iĝ-
- 10.1. Ĝenerale
- 1 - adjektivo + -ig-
- 2 = adjektivo + -iĝ-
- 3 = substantivo + -ig-
- 4 = substantivo + -iĝ-
- 5 = verbo + -ig-: - imas fantomojn. sed leonoj timigas min]
- 6 = verbo + -iĝ-
- 7 = io ajn + -ig-
- 8 = io ajn + -iĝ-
- Aparta aldono por anglalingvanoj


ĉapitro 11-a

- 11.1 Resumo pri REKTA ka NEREKTA PAROLO'
- Aldona parto por azianoj 11

ĉapitro 12-a

- 12.1 PRI GRANDAJ KAJ MALGRANDAJ LITEROJ
- Grandaj kaj malgrandaj literoj ĉe propraj nomoj
- Monatoj
- Festoj
- Semajntagoj
- Landoj, popoloj kaj lingvoj
- Aldona parto por anglalingvanoj 12

ĉapitro 13-a'

- 13.1 Normala akuzativo
- 13.2 Sed estas okazoj, kiam la akuzativo mankas, kaj tio havas apartan signifon
- 13.3. Petro, kiel instruisto, batas Paŭlon, kiel lernanton


ĉapitro 14-a

- 14.1 Prepozicioj
- 14.2 Prepozicioj kiel normalaj vortoj
- 14.3 Prepozicioj en kombino kun aliaj radikoj


ĉapitro 15-a

- 15.1 Kelkaj konsiloj pri stilo

ĉapitro 16-a

- 16.1. La plej malfacila parto de Esperanto: si, sia
- 16.2. SI NE POVAS ESTI SUBJEKTO
- 16.2.1. Duoblaj subjektoj kun si ne estas ĝustaj

ĉapitro 17-a

- Ankoraŭ pri "sia" sed nur por apartaj maniuloj pri gramatiko

ĉapitro 18-a

- 18.1. Prepozicioj kaj kunmetaĵoj kun prepozicioj

ĉapitro 19-a

- 19.1. Prefiksoj kaj sufiksoj kiel radikoj
- POSTVORTETOJ
- ANTAŬVORTETOJ
- 19.3. Verboj el substantivoj
- KION SIGNIFAS VERBOJ/AGO-VORTOJ DERIVITAJ DE SUBSTANTIVAJ/NOM-VORTAJ RADIKOJ

Ekzercoj

Apartaj komencaj ekzercoj por azianoj 0

Ekzerco 0.1 kaj Ekzerco 0.2

ekzerco 1.1
ekzerco 1.2
ekzerco 1.2.1
ekzerco 1.3
ekzerco 1.4

Ekzerco 2.1
Ekzerco 2.2
Ekzerco 2.3
Ekzerco 2.4
Ekzerco 2.5.
Ekzerco 2.5.1. pri la pluralo
Ekzerco 2.6.
Ekzerco 2.7.A
Ekzerco 2.7.B

Ekzerco 3.1 nova
Ekzerco 3.2 nova
Ekzerco 3.3 nova
Ekzerco 3.4 nova
Ekzerco 3.5 nova
Ekzerco 3.6 nova

Ekzerco 4.1
Ekzerco 4.2
Ekzerco 4.3
Ekzerco 4.4
Ekzerco 4.5
Ekzerco 4.6
Ekzerco 4.7

Ekzerco 5.1
Ekzerco 5.2
Ekzerco 5.3
Ekzerco 5.4

Ekzerco 6.1.
Ekzerco 6.2.
Ekzerco 6.3.

Ekzerco 7.1.
Ekzerco 7.2.
Ekzerco 7.3.

Ekzerco 10.1

Ekzerco 11.1

Ekzerco 12.1

Ekzerco 13.1

Ekzerco 14.1
Ekzerco 14.2

Ekzerco 15.1

Ekzerco 16.1

Ekzerco 17.1

Ekzerco 18.1

detala enhavo

-a --> ĉapitro 2-a
-e --> ĉapitro 2-a
-i --> ĉapitro 2-a
-o --> ĉapitro 2-a
ig --> ĉapitro 10-a
--> ĉapitro 10-a
la pluralo/plurnombro --> ĉapitro 2-a
rekta kaj nerekta parolo --> ĉapitro 11-a
si --> ĉapitro 3-a
sia --> ĉapitro 3-a
verboj --> ĉapitro 4-a



reiru al Enkonduko'
iru al la ĉapitro 1-a